Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 328 (2009-06-04)
Jarlibro 2009 aperis

Portreto de D-ro Zamenhof malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al lia 150-a datreveno. En la antaŭparolo Barbara Pietrzak, la ĝenerala sekretario de UEA, traktas la aktualecon de la ideoj de Zamenhof kaj tiujn de la Manifesto de Prago, kies teksto aperas apud la Esperanto-rezolucioj de Unesko.

Kun 1735 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas precize same multe da delegitoj kiel en 2008. Estas 52 ĉefdelegitoj, 965 lokaj delegitoj, 106 vicdelegitoj, 35 junularaj kaj 1309 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. En la unua parto, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2009, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, akademioj, edukaj kaj kulturaj instancoj, bibliotekoj, ktp.

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, avantaĝo de la reta Jarlibro estas ĝia ĝisdateco. Pere de ĝi eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn "Esperanto" aŭ "Kontakto", povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj. Por ekuzi la servon necesas registriĝi ĉe reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo "Jarlibro" sur la startpaĝo de www.uea.org. Fine de majo tiu ĉi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 2120 uzantojn.

El Gazetaraj Komunikoj

Opero en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 829 (2019-10-01)

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)

Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)

Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026