Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 328 (2009-06-04)
Sylla Chaves forpasis

La brazila verkisto kaj pedagogo Sylla Chaves (1929-2009) forpasis la 30-an de majo, nur tri tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li studis juron, komunikadon, kibernetikon kaj politikan sciencon. Li laboris ĉe UN en Novjorko kaj Unesko en Parizo kaj profesoris en la Brazila Lernejo pri Publika Administrado. Chaves lernis Esperanton en la 30-jaroj kaj ekaktivis en 1946. Li estis prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo 1978-82.

En Parizo Chaves partoprenis en la Esperanta kabaredo de Raymond Schwartz. Ofta premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, li aperigis la poeziajn volumojn Animo prisma (1959) kaj Por pli bona mondo (1970). Chaves provizis la brazilan movadon per modernaj instruiloj: krom multaj lerno- kaj legolibroj, afiŝoj, aŭdvidaj materialoj, teatraĵoj kaj la volumo 100 jaroj da kantado en Esperanto (1989), aperis de li amaso da diskoj kaj kasedoj, ĉiuj kun profesiaj muzikistoj. Li kompilis la 2100-vortan Suplemento al la Granda vortaro Esperanto-portugala de Ismael Gomes Braga (1989) kaj en 1991 aperis lia populara Originala Esperanta bildvortaro. Chaves estis membro de la Akademio de Esperanto 1986-96 kaj Honora Membro de UEA ekde 1992.

El Gazetaraj Komunikoj

Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)

Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)

Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)

Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)

Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026