Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 319 (2009-03-30)
Clerici finis rezultoriĉan laboron

Ranieri Clerici, vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, anoncis en la kunsido de la Estraro la 29-an de marto sian decidon rezigni pro sanproblemoj pri estraraneco kun tuja ekvalido. La aliaj estraranoj akceptis la sciigon de sia kolego kun granda bedaŭro.

Krom funkcii kiel unu el la du vicprezidantoj, Clerici respondecis pri la eksteraj rilatoj de UEA. Sub lia gvido okazis sur tiu kampo rimarkinda plivigliĝo de la agado, precipe ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉe Unesko. La plej elstaraj eventoj tiurilate estis la aprila simpozio pri lingvaj homaj rajtoj ĉe la sidejo de UN en Ĝenevo kaj la decembra lanĉo de la Zamenhof-jaro en la ĉefsidejo de Unesko en Parizo. Ĉe la ĉefaj oficejoj de UN kaj Unesko deĵoras nun aktivaj kaj entuziasmaj reprezentantoj de la Asocio.

Ĉar dank' al la laboro de Clerici la eksteraj rilatoj de UEA disvolviĝas sur sufiĉe solida bazo, la Estraro ne proponos al la Komitato alelekton de nova estrarano por la restanta mandatperiodo, t.e. ĝis la UK 2010, kie nova Estraro estos elektita.

El Gazetaraj Komunikoj

UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 777 (2019-01-21)

Dum la sekva semajnfino okazos Malferma Tago kun Seminario pri Informado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 649 (2016-11-21)

Fina statistiko de Lillo: 2698 aliĝintoj el 80 landoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 586 (2015-08-20)

KER-semajnfino en Eŭropo kaj Azio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 522 (2013-11-19)

Konsilio kunlaboros kun la Estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 513 (2013-07-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026