S-ino Heta Kesälä (1934-2009) forpasis post longa malsano la 14-an de februaro en Tuusula (Finnlando). Ŝi lernis Esperanton kiel devigan fakon en la fama lernejo de Somero, kie, jam post ŝia lerneja tempo, okazis oficiala eksperimento pri la instruado de Esperanto. Kesälä ekaktivis movade post la 54-a UK en Helsinko (1969). De post tiam ŝi partoprenis preskaŭ ĉiun UK ĝis sia malsaniĝo, laste en Vilno en 2005, kie ŝi fariĝis Honora Membro de UEA. Longtempe ŝi servis en diversaj funkcioj en la Esperanto-Klubo de Helsinko. De 1973 ĝis 1995 ŝi estis estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando, kies honora membro ŝi fariĝis en 2005. Ekde 1975 ŝi estis delegito de UEA kaj ekde 1976 fakdelegito pri komputiloj kaj turismo. Ŝi estis vicprezidanto de LKK de la 80-a UK en Tampereo en 1995. En Societo Zamenhof ŝi membris preskaŭ ekde ĝia fondo. Same kiel iam ŝia instruisto Joel Vilkki, Heta Kesälä estis ĉefdelegito kaj kotizperanto de UEA de 1990 ĝis 2005.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)