Kun 349 ekzempleroj la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA", lanĉita en la 93-a UK, estis la plej furora titolo de la Libroservo de UEA en 2008. Ĝi ne estis aĉetebla dum kvin jaroj, kio akumulis tian bezonon, ke en kvin monatoj ĝi saltis al la pinto de la tutjara statistiko. Post ses jaroj sur la unua loko, "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker (229) estis la tria; la duan lokon okupis la adresaro de Pasporta Servo (284). Furoris ankaŭ la artikolaro de Ulrich Lins pri la historio de UEA, "Utila Estas Aliĝo" (214), aperinta en la antaŭlasta tago de la UK.
Ses pliaj libroj atingis pli ol 100-ekzempleran kvanton: la ekzercilo "Poŝamiko" de B. Allée kaj K. Kováts (186), "Gerda malaperis!" de Claude Piron (181), la gvidilo pri la kvartalo de la CO "Tuj apude" de Humphrey Tonkin (170), la enkonduka libreto "La Komuna Eŭropa Referenckadro" (145), la elementa lernolibro "Saluton!" de A. Childs-Mee (107) kaj "Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj" de R. Bolt (106).
La vendoj sumiĝis je 125125 EUR (122420 en 2007). Estis venditaj 13707 ekzempleroj de 2554 malsmaj libroj kaj diskoj, ne enkalkulante insignojn, glumarkojn k.s. Entute 662 klientoj aĉetis poŝte aŭ surloke en la CO almenaŭ unufoje dum la jaro, sed tiu nombro ne inkluzivas la klientojn de la kongresa libroservo dum la 93-a UK.
Pli detalaj informoj pri la vendoj en 2008 aperas en la marta numero de la revuo "Esperanto".
La kongresa libroservo amase vendis en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 589 (2015-10-08)
Zamenhof-letero por 1100 eŭroj en la aŭkcio en Lillo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 585 (2015-08-07)
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 574 (2015-03-25)
Libroservo de UEA en 2013: "Poŝamiko" venkis, evoluo zorgigas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 535 (2014-02-21)
Libroservo de UEA en 2012: "Poŝamiko" la plej furora
Gazetaraj Komunikoj n-ro 491 (2013-03-01)