Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  
2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 316 (2009-02-19)
Anna Löwenstein en la aprila Malferma Tago
La konata Esperanta verkistino, membro de la Akademio de Esperanto Anna Löwenstein prelegos dufoje en la 30-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 25-an de aprilo. En unu prelego ŝi rememoros pri sia tempo kiel oficisto en la Centra Oficejo 1977-1981 kaj pri la tiama tre aktiva virina agado de UEA. En sia alia prelego ŝi rakontos pri sia verkista aktivado. Ŝia romano "La ŝtona urbo" aperis jam en kvar eldonoj kaj ĵus ŝi publikigis novan grandan romanon, "Morto de artisto". Ŝi verkis ankaŭ pri lingvaj temoj kaj lastatempe aperis en ŝia redakto artikolaro pri landnomoj en Esperanto, "Rusoj loĝas en Rusujo".

En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

El Gazetaraj Komunikoj

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)

Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)

La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)

Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026