Antaŭ 7 jaroj la Eŭropa Parlamento kune kun la Konsilio de Eŭropo proklamis la 2001-an jaron Eŭropa Jaro de Lingvoj, kies daŭrigo estas la solenata ĉiujare, kiel Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro.
Ni troviĝas sojle de tiu Tago, kiu celas atentigi pri la lingva varieco de Eŭropo, en kiu oni uzas 40 ŝtatajn lingvojn, pli ol 225 lokajn kaj 23 oficialajn lingvojn de la Eŭropa Unio. La celo de la Tago estas krome memorigi pri plurlingveco kiel riĉo de Eŭropo kaj instigi al la lernado de fremdaj lingvoj dum la tuta vivo.
Kvankam la celoj de la Tago estas ĉiel subtenindaj, aparte la eŭropaj esperantistoj havas la taskon interveni pri kelkaj jam proponitaj antaŭ diversaj eŭropaj forumoj solvoj, elmontrante ilian miopecon. Nome nek la premiso lerni lingvojn de la najbaro, nek apliko de simpligita angla (internationalish, globish aŭ mclanguage), nek adopto de alia nacia lingvo kiel propra, nek uzo de elektita nacia lingvo en la rolo de internacia, observas la principojn de lingvodemokratio. Neniu el tiuj solvoj ebligas liberan, senĝenan, egalrajtan komunikadon kun reprezentantoj de ĉiuj eŭropaj lingvoj. Nur neŭtrala lingvo Esperanto kiel komunikilo inter la eŭropaj civitanoj garantias ilian senbaran komunikadon, kiu efektive protektas la plurlingvecon de Eŭropo kiel ĝian riĉon.
Necesas samtempe forte substreki, ke esperantistoj neniel esprimas sin kontraŭ la lernado de naciaj lingvoj. Multaj antaŭ ol iĝi esperantistoj jam lernis, kelkfoje kelkajn lingvojn, aliaj ricevis la stimulon lerni pliajn nekonatajn lingvojn jam post la ellerno de Esperanto. Necesas do ĉiam memori kaj elstarigi, ke esperantisto signifas homon almenaŭ dulingvan, do kompetentan paroli pri la temo de multlingveco.
En la ĵusaj tagoj UEA prezentis - laŭ invito de la Socia Forumo de la Konsilio por la Homaj Rajtoj de UN, debatanta inter la 8-a kaj 26-a de septembro en Ĝenevo, sian starpunkton pri la lingvaj rajtoj, i.a. formulinte sian subtenon por la lernado de 2, 3 aŭ 4-a lingvoj, kiam:
Por la eŭropaj esperantistoj doniĝas krome aparta okazo - lige kun la nunjara Eŭropa Tago de Lingvoj - aŭdigi sian voĉon kaj memorigi la principojn vortumitajn en la Praga Manifesto. Jam antaŭ 12 jaroj la E-komunumo klare konstatis, ke nek la tutmonda uzo de kelkaj naciaj lingvoj, nek la progresoj en la komunika teknologio, nek evoluo de novaj instrumetodoj de lingvoj garantias klaran kaj efikan sistemon de la interkompreniĝado, apogita sur la principoj, kiuj estas unuarangaj. Temas pri demokratio de la komunikado, universala eduko, efika lingvoinstruado, efektiva plurlingveco, egalaj lingvorajtoj, lingvovarieco, universala emancipiĝo. La plurlingvaj versioj de la Manifesto troviĝas ĉe la adreso: http://www.uea.org/informado/pragm/index.html
Ne manku ankaŭ nunjare nia voĉo dum la Eŭropa Tago de Lingvoj, la 26-an de septembro.
Nian ĉi-rilatan engaĝigon ni povos jam kelkajn tagojn pli poste utiligi dum la tradicia Ago-Tago, kiu ja ne limiĝas al Eŭropo, dum la unua sabato de oktobro. Nunjare, la 4-an de oktobro.
Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)