N-ro 298 (2008-08-25)
Günther Becker (25.01.1930), honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj de Sarlanda Esperanto-Ligo, forpasis la 18-an de aŭgusto en Zweibrücken (Palatinato, Germanio).
Becker eklernis Esperanton tuj post la 2-a mondmilito. Sian profesian karieron li komencis kiel asistanto pri la germana lingvo en Tourcoing en norda Francio. Poste li instruis en Sarlando, komence en elementa kaj sekve en meza lernejo, precipe en Homburgo kaj laste en Blieskaste ĝis sia pensiiĝo pro akcidento en 1983.
Ekde 1951 Becker aktivis en la Esperanto-movado. Al UEA li aliĝis en 1955. Ekde 1966 li estis dumviva membro kaj, ĝis sia forpaso, ankaŭ delegito en Blieskastel. Li estis prezidanto de TEJO 1956-1964 kaj ĝenerala sekretario de UEA 1964-1974. De 1957 ĝis 1973 li prezidis Sarlandan Esperanto-Ligon. Antaŭ kelkaj jaroj li fondis Becker-Meisberger-Instituton por konservi tion, kion kreis li kaj lia edzino Maria (1925-1999), nome belan domon kun abunda teknika ekipaĵaro por kapti radio- kaj televidelsendojn el la tuta mondo -- Becker estis fervora amiko kaj diskoniganto de radioelsendoj en Esperanto -- ampleksa biblioteko, riĉa kolekto degazetoj, dokumentoj kaj diversaj aŭdvidaj materialoj. La insituto celas ankaŭ eldoni literaturon pri lingvaj problemoj en la germana, al kiu Becker mem kontribuis i.a. per sia traduko de la fama verko "L'Espéranto" de Pierre Janton ("Einführung in die Esperantologie", 1978, 2-a eld. 1993).