Krom papere, la kolekto de la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en Florenco estas nun rete havebla en la retejo de UEA (sub "Dokumentoj") ĉe la adreso http://www.uea.org/pdf/IKU2006.pdf.
La IKU-libro 2006 estas rekorda laŭ amplekso (154 paĝoj) kaj vendokvanto (124 ekz. dum la UK). Ĝi enhavas naŭ prelegojn kaj enkondukan artikolon pri Esperanto kaj scienco de prof. Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. La IKU-libro estas uzebla ankaŭ por ekstera informado, ekz. ĉe Unesko kaj scienc- aŭ universitat-rilataj organizaĵoj. Tiucele ĉiuj resumoj de la prelegoj kaj la enkonduka artikolo estas tradukitaj en la anglan, francan kaj italan.
En la retejo de UEA troviĝas ankaŭ la prelegaroj de la IKU-sesioj de la jaroj 1998, 2002 kaj 2005. Ĉiuj eldonoj de la IKU-libro ekde la jaro 2000 estas ankoraŭ aĉeteblaj en papera formo. Unuafoje la IKU-prelegoj estis eldonitaj kiel unu volumo en 1997, sed la plej fruaj kolektoj jam elĉerpiĝis.
UEA invitas prelegi en la 74-a IKU-sesio en Belfasto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 912 (2020-10-20)
IKU-libro 2020: rekorde elŝutita
Gazetaraj Komunikoj n-ro 900 (2020-08-10)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)
Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)