Prof. John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 25-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo, organizita jam la 25-an fojon, allogis 125 vizitantojn el 14 landoj. Unuafoje ĝia programo disvolviĝis en la nova konferencejo de la UEA-domo. La nova, bela aspekto de la antaŭa bibliotekejo kaj de la tuta rekonstruita unua etaĝo rikoltis multe da laŭdoj de la vizitantoj.
La ĵusa emeritiĝo de John Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen", sub kiu li rakontis pri sia vivovojo persona, esperantista kaj profesia. Salutojn el Japanio portis Usui Hiroyuki, kiu kontribuis per du programeroj. Li parolis pri la kongresa temo de la Jokohama UK, "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", kaj faris personan omaĝon al la forpasinta William Auld, kies poemojn li japanigis. Usui precipe kaptis sian publikon per verva deklamo de la Aulda poemo "Ebrio". Grandan intereson vekis ankaŭ la prezentoj de du novaj eldonaĵoj: tiu de d-ro Ziko van Dijk (antaŭe Sikosek) pri sia disertaĵo pri la politika historio de UEA kaj de Stano Marĉek pri sia rektmetoda instruilaro de Esperanto. Fine de la tago la publiko havis okazon diskuti dum unu horo pri aktualaĵoj de la agado de UEA kun kvar estraranoj, i.a. prezidanto Renato Corsetti.
La libroservo spertis viglan tagon. Kiel ĉiam, pleje furoris novaj eldonaĵoj. La unuan lokon okupis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, de kiu vendiĝis 14 ekzempleroj, kaj la duan "La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka" de Gian Carlo Fighiera (10ekz.). Po 8-ekzemplere estis venditaj la germanlingva disertaĵo de Sikosek ("Die neutrale Sprache") kaj la lernolibro de Marĉek ("Esperanto per rekta metodo"). De du akompanaj materialoj de la kurso de Marĉek, kompakta disko kun 500 bildoj kaj DVD kun aŭdvida konversacia kurso, estis venditaj po 4ekz., same kiel de "La princo" de N. Machiavelli kaj de la nova eldono de la Biblio. Entute la libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 2784 eŭroj.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)