La 3-an de novembro 2006 okazis en Utrecht (Nederlando) doktoriĝo pri Esperanto, nome pri la historio de Universala Esperanto-Asocio. Ziko van Dijk, germana historiisto, publike defendis sin kontraŭ la demandoj de komisiono, en kiu estis ankaŭ la tutnederlande famaj historiistoj kaj aŭtoroj Herman von der Dunk kaj Maarten van Rossem. Post laŭdacio fare de la doktoriganto Duco Hellema, profesoro pri la historio de internaciaj rilatoj, kunpromocianto Marc van Oostendorp aldonis pli personan gratulon en Esperanto.
Ziko van Dijk, kiu antaŭ sia lastatempa edziĝo nomiĝis Sikosek, priskribis la historion de la monda asocio kun atento al politikaj demandoj. Fakte, vere okazis politikaj kunpuŝiĝoj kaj problemoj por UEA, ekzemple rilate al la agadoj de Hitler kaj Stalin, sed per politiko oni ankaŭ kamuflis personajn ambiciojn. Ĝenerale, la Asocio sufiĉe bone trairis la tempestojn de la 20-a jarcento, sed ofte devis sin adapti al la eksteraj kondiĉoj.
Kiaj kazoj estis la kazoj Hans Jakob kaj Ivo Lapenna? Ĉu sovetianoj simple povis membriĝi en UEA? Ĉu judoj povis esti delegitoj dum la Hitler-regado? Kiel UEA akceptis la germanojn post la Dua Mondmilito? Kion oni opiniu pri la altaj membronombroj en orienteŭropaj landaj asocioj? Kvankam en la centro de la libro estas UEA, necesis okupiĝi ofte ankaŭ pri unuopaj landoj. Bazo estis, krom intervjuoj, gazeta trastudado kaj legado de la koncerna literaturo, precipe la arkivo de UEA, kiun van Dijk rajtis uzi.
La rezulto estas germanlingva libro kun 459 paĝoj, "Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes" (Bydgoszcz 2006; ISBN 978-83-89962-03-4). La prezento, ilustrita per parte ankoraŭ nekonataj fotoj el la historio de UEA, flue iras tra la jardekoj kaj ankaŭ ne timas tiun aŭ jenan anekdoton. La aŭtoro prezentros sian verkon en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 25-an de novembro. La libro estos havebla ĉe la grandaj Esperanto-libroservoj aŭ ĉe la aŭtoro.
(Laŭ informoj de la gazetara servo de la Universitato Utrecht kaj Ziko van Dijk.)
Historio, nuno kaj estonto en la aprila Malferma Tago
Gazetaraj Komunikoj n-ro 453 (2012-05-05)
Deklaro pri komunaj lernolibroj pri historio en Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 244 (2006-10-17)