Post la disvastiĝo de la informo pri ebla ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio jam multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj skribis al la Pola Radio aŭ al la ambasado de Pollando en sia lando por apogi la daŭrigon de la elsendoj. Nome de UEA prezidanto Renato Corsetti pledis ĉe la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ino Anna Fotyga, kaj ĉe la prezidanto de Pola Radio, s-ro Krzysztof Czabanski, por certigi la estontecon de la elsendoj.
En sia letero prezidanto Corsetti referencis al la ligoj inter Esperanto kaj Pollando, kaj emfazis la valoron de la Esperanto-elsendoj el diversaj vidpunktoj. "La Esperanto-elsendoj portis al Pollando multe da novaj, fidelaj amikoj, kiuj pozitive influas al publika opinio pri Pollando en sia vivmedio. Por multaj el ili Pollando fariĝis ŝatata vojaĝ-celo kaj ankaŭ alimaniere ili pli profunde konatiĝis kun la lando, ne malofte eĉ lernis la polan lingvon. Por multaj aliaj pozitiva sinteno al Pollando estas parto de ilia mondbildo", skribis Corsetti.
UEA instigas esperantistojn kaj iliajn organizaĵojn multnombre
skribi al la Pola Radio kaj, nacilingve, al reprezentejoj de Pollando
por apogi, ke Pola Radio daŭre elsendu en Esperanto. Retmesaĝojn al
la Pola Radio oni povas sendi al
Adresoj de la polaj reprezentejoj en eksterlando troviĝas en: http://www.msz.gov.pl/Polish,Missions,Abroad,2143.html
En la retejo de la Esperanto-redakcio aperas utilaj informoj pri la elsendoj kaj tekstoj de diversaj programeroj. La adreso estas http://www.polskieradio.pl/polonia/eo/
Kvankam plenaj Esperanto-elsendoj ne estas aŭskulteblaj rete, la
populara Leterkesto estas aŭdebla ĉe
http://www.polskieradio.pl/polonia/article.asp?tId=44202&j=7
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 827 (2019-09-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 15 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 782 (2019-01-31)
Biblioteka Apogo Bachrich: subvencipetoj atendataj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 753 (2018-08-24)
Biblioteka Apogo Bachrich subvencias 8 bibliotekojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 708 (2017-10-13)
Biblioteka Apogo Bachrich atendas subvencipetojn
Gazetaraj Komunikoj n-ro 699 (2017-08-23)