La Komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Florenco, en la jaro 2006-a, estis informita pri la fenomeno de lernolibroj pri historio kune verkitaj de aŭtoroj el malsamaj landoj, kiuj estis malamikaj en la pasinteco.
Aparte oni montris la lernolibron pri la komuna historio inter Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo, kiu estis eldonita en la jaro 2005-a en tri naciaj lingvoj. Ĉar ĝi estas libro pri komuna historio, ĝi oportune estu ankaŭ en komuna lingvo Esperanto. 42 volontulaj esperantistoj el tri landoj nun preparas Esperanto-version de la libro, celante eldoni ĝin antaŭ la Universala Kongreso en la jaro 2007-a, sub aŭspicioj de la tri landaj asocioj.
La fenomeno ekestas ankaŭ en Eŭropo, kie aperis komuna german-franca lernolibro pri historio en junio 2006-a en la germana kaj franca lingvoj.
La Komitato rekomendas al la Estraro de UEA gratuli la verkintojn kaj tradukantojn de tiaj lernolibroj kaj esprimas subtenon pri la ideo, el kiu tiuj lernolibroj fontas, kiu tute bone kongruas kun la ideo de internacia interkompreniĝo, kiun celas la Esperanto-movado.
Renato Corsetti
Prezidanto de UEA
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)