Prof. John Wells, iama prezidanto de UEA, estos la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kies 25-a eldono okazos sabaton, la 25-an de novembro. La ĵusa profesia emeritiĝo de prof. Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego "Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen". La Malferma Tago ricevos gaston ankaŭ el Japanio, la lando de la venontjara UK: Usui Hiroyuki alportos salutojn de la Jokohama LKK kaj parolos pri la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto". Krom prelegoj, en la programo estos ankaŭ i.a. prezentado de novaj Esperanto-filmoj kaj diskuto kun prezidanto Renato Corsetti kaj kelkaj aliaj estraranoj de UEA, kiuj kunsidos en Roterdamo en la sama semajnfino.
Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)