Akademio de Esperanto, kunlabore kun la Akademio de la itala lingvo (Accademia della Crusca), Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj la Universitato de Florenco, aranĝos studo-tagon honore al la fama lingvisto
Bruno Migliorini (1896-1975).
Migliorni estis preskaŭ tri jardekojn profesoro en la Universitato de Florenco kaj longtempe prezidanto de Accademia della Crusca. Li lernis Esperanton en 1912. En 1985 aperis lia esearo "Lingvaj aspektoj de Esperanto".
La studo-tago havos la temon "Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo". La tuttaga aranĝo okazos senpere antaŭ la 91-a Universala Kongreso de Esperanto, vendredon, la 28-an de julio, en la Universitato de Florenco (Università di Firenze, Facoltà di Lettere e Filosofia, Piazza Brunelleschi, 3-4).
Oni antaŭvidas prelegojn de italaj lingvistoj en la itala kaj de esperantistaj interlingvistoj en Esperanto. Sinanoncojn pri temoj ligitaj al interlingvistiko kaj esperantologio, laŭeble, sed ne nur, en rilato al Bruno Migliorini, oni sendu al
Renato Corsetti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio; (
renato.corsetti@.spamaĵo?esperanto.org). Sinancojn pri simpla partopreno sen prelego oni ankaŭ bv. sendi al la sama adreso.