Ĝis la 22-a de marto entute 1629 kongresanoj el 57 landoj estis registritaj por la 91-a Universala Kongreso en Florenco (29 julio 5 aŭgusto 2006). Kun 246 aliĝoj la najbara Francio plu tenas malantaŭ si la gastigantan landon Italion, kiu liveris 211 aliĝojn. Pri la tria loko rivalas Germanio kaj Japanio kun respektive 140 kaj 132 aliĝintoj. La limon de 100 baldaŭ transpasos Pollando, kiu nun reprezentiĝas per 96 aliĝintoj. Sekvas Rusio (60), Belgio (55), Brazilo (52), Hispanio (49), Nederlando (41), Britio (39), Litovio (37), Svedio (35), Danio kaj Usono (po 33), Kroatio kaj Svislando (po 30), Ĉeĥio kaj Hungario (po 28), Korea Resp. (24), Israelo (23), kaj Serbio kaj Montenegro (22).
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 885 (2020-06-16)
UEA havas jam pli da membroj ol en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)
Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 573 (2015-03-11)