La dojeno de la Delegita Reto de UEA, s-ro René Llech-Walter, festos sian 100-an naskiĝdaton la 30-an de marto. Jam ekde 1932 li plenumas la oficon de delegito de UEA en sia hejmurbo Perpignan en Francio. De 1955 ĝis 1964 li estis ankaŭ estrarano de UEA. Ĉambro en la Centra Oficejo de UEA portas lian nomon memore al lia kontribuo por la aĉeto de la propra domo de la Asocio en Roterdamo komence de la 60-aj jaroj. Llech-Walter estas honora prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto. Krom en UEA, li estas dumviva membro en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantitsta.
Llech-Walter estas unu el la plej konataj kulturaj agantoj inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca eduka ministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, promocio al la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj.
En sia gratula letero al la jubileulo la prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, skribis interalie: "Vi estas delegito de UEA ekde la jaro 1932, kaj tiel vi estas la dojeno de ĉiuj delegitoj de UEA, kies atenton UEA altiros al via dat-reveno, por ke ili rigardu al vi, kiel al ekzemplo de forta servanto de la Esperanto-komunumo dum pli ol 75 jaroj. Temas, laŭ mia scio, pri vera rekordo."
Gratulkartojn al s-ro Llech-Walter oni povas sendi laŭ lia adreso en la Jarlibro de UEA (Perpignan, Francio).
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)
Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 588 (2015-09-27)
Poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 450 (2012-04-20)
Forpasis la dojeno de la Honoraj Membroj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 397 (2010-09-23)