Inter la 4-a kaj 5-a de marto okazis Muzea Nokto de Roterdamo, dum kiu muzeoj, artgalerioj k.a. artaj establoj estis malfermitaj ĝis la 2-a horo nokte. La hispana artisto David Maroto, loĝanta en Roterdamo, malfermis tiam ekspozicion de skulptaĵoj kaj instalaĵoj. Jam en januaro Maroto petis helpon de la Centra Oficejo de UEA por realigi lige de sia ekspozio aranĝon kun esenca rolo por Esperanto.
Pere de la CO ekestis kunlaboro inter Maroto kaj Francisco Veuthey, el ku rezultis programero, dum kiu Veuthey legis fragmentojn el la romano "La inventaĵo de Morel" de la argentina verkisto Adolfo Bioy Casares, kiujn li esperantigis laŭ peto de Maroto. La pli ol 100-kapa publiko devis diveni, en kiu lingvo okazas la legado kaj pri kiu verko temas. La legado daŭris pli ol tri minutojn, ĝis aperis la ĝusta respondo post la unue proponitaj itala, latina, korsika, retoromanĉa, portugala kaj rumana. Kelkaj pliaj minutoj kun helpaj sugestoj de la programestro necesis, ĝis iu divenis la nomon de la romano. La diveninto de la lingvo estis premiita per disko de la grupo "Kaj tiel plu" kun mezepokeca muziko, dum la diveninto de la romano ricevis ĝian anglan eldonon. La tuta aranĝo estis filmita kaj la filmo prezentita en la oficiala inaŭguro de la ekspozicio la 9-an de marto, kie la kvizo pri lingvo kaj verko estis ripetita. Oni montros la filmon ankaŭ en la Malferma Tago de la CO la 13-an de majo.
En 1998 Francisco Veuthey renkontiĝis kun la verkisto Bioy Casares (1914-1999) en Roterdamo. Tiam Veuthey demandis la faman aŭtoron de fantastaj rakontoj pri lia sinteno al Esperanto. La aŭtoro respondis: "Ĉiam ŝajnis al mi bona la ideo pri internacia lingvo. Esperanto havas mian plenan aprobon, kvankam mi neniam inkludigis ĝin aŭ menciis ĝin en miaj verkoj simple pro tio, ke mi ne konas ĝin kaj neniam studis ĝin."
La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 682 (2017-05-03)
UEA aĉetis loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 638 (2016-10-13)
UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 605 (2016-02-23)
La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)
UEA gratulis la novan urbestron de Roterdamo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 313 (2009-01-05)