Stefan Maul, konata Esperanta ĵurnalisto kaj redaktoro de la magazino MONATO, estos la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 13-an de majo. Maul prezentos dum la Tago sian ĵus aperintan verkon "El verva vivo ĵurnalista", en kiu li interalie klopodas klarigi, kial li estas kaj restas konvinkita adepto de la ideo de L.L. Zamenhof. Nekutiman prelegon faros profesoro Ruĝnazul', por kiu la elpaŝo en la maja Malferma Tago estos premiero en tiu ĉi populara aranĝo, kiu okazos jam por la 24-a fojo. Premieran prezenton spertos ankaŭ la filmo de Petro Balaž pri la pasintnovembra Malferma Tago kaj pri la vivo en la Centra Oficejo. Oni montros ankaŭ filmon pri la Esperanto-rilata kvizo en la ĉi-jara Muzea Nokto de Roterdamo.
Kiel tradicie, la vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La Malferma Tago daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)