La nova Afrika Oficejo de UEA estas starigata en la urbo Lokossa en Benino. Ĝis la baldaŭa dungo de oficistoj, pri diversaj taskoj okupiĝas volontuloj. La poŝta adreso de la oficejo estas:
Afrika Oficejo de UEA BP 416 Lokossa-Mono Respubliko Benino / République du Benin
La Esperantaj periodaĵoj kaj organizaĵoj estas petataj aktualigi siajn
adresarojn laŭ la supra informo. La Afrika Oficejo volonte akceptas
gazetojn kaj lernomaterialojn ĉe sia nova adreso. La sola retadreso de la
oficejo estas: afrika.oficejo
@uea.org.
Fondaĵo Afriko bonvenigas donacojn por subteni la Esperanto-agadon en Afriko. Precipe pli grandajn sumojn eblas donaci ankaŭ al Kapitalo Afriko, kiu uzas sian jaran renton por la Afrika Agado de UEA. Ĉiam pli da afrikanoj sopiras pri membreco en Universala Esperanto-Asocio kaj tial turnas sin al Fondaĵo Canuto. Por povi respondi al tiu kreskanta bezono Fondaĵo Canuto alvokas por donacoj de solidaraj esperantistoj. Donacojn al la fondaĵoj de UEA oni povas sendi pere de kotizperantoj de UEA aŭ rekte al la Centra Oficejo per poŝtaj aŭ bankaj kontoj de UEA, kreditkarte, ĉeke aŭ per PayPal (vd. Jarlibro 2005, p.37-38).
Retpoŝtadreso de revuo Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 675 (2017-03-07)
Alvoko por labori por la Afrika Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 662 (2016-12-28)
1450 adresoj en Pasporta Servo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 363 (2010-02-11)
Afrika Oficejo kun nova teamo en nova ejo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 229 (2006-03-16)
Novaj retadresoj en la CO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 147 (2002-03-01)