Ĝis la 27-a de januaro la 91-a UK en Florenco nombris jam 1305 registritajn aliĝintojn el 51 landoj. Se la aliĝado en la dua kaj tria kotizperiodoj sekvos saman ritmon kiel en antaŭaj jaroj, en Florenco kunvenos la tria sinsekva Universala Kongreso, post Pekino kaj Vilno, kun pli ol 2000 aliĝintoj.
Ekde la komenco de la aliĝado la kongreslando Italio kaj la najbara Francio rivalas pri la unua loko de la statistiko. Ĝis decembro Italio tenis Francion malantaŭ si, sed en januaro la ordo almenaŭ portempe ŝanĝiĝis. Ĉe la pinto staras nun Francio kun 215 aliĝoj, dum Italio reprezentiĝas per 183 aliĝoj. Aliaj landoj super 100 estas Germanio kaj Japanio (respektive 127 kaj 117 aliĝoj). Poste sekvas Pollando (54), Belgio (47), Brazilo (43), Svedio (34), Danio kaj Nederlando (po 32), Britio (31), Ĉeĥio kaj Rusio (po 28), Svislando kaj Usono (po 27) kaj Kroatio (26).
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
UEA havas jam pli da membroj ol en 2014
Gazetaraj Komunikoj n-ro 577 (2015-06-09)
Jam pli ol 2000 aliĝis al la 100-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 573 (2015-03-11)
Jam 1570 aliĝis al la 100-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 566 (2015-01-19)
Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)