La kresko de la individua membraro de UEA plifortiĝis en la unuaj monatoj de la nuna jaro. Ĝis la 31-a de majo UEA estis registritaj 5424 individuaj membroj, kio estas je 312 pli multe ol en la sama dato pasintjare. En 2004 la tutjara kresko estis 142. Parte la pli forta kresko en la maja statistiko verŝajne rezultas el pli efika administrado de kotizoj en la Centra Oficejo, sed ĉefe temas pri efektiva kresko.
Komence de junio la Centra Oficejo dissendos memorigan leteron al tiuj pasintjaraj membroj, kiuj ankoraŭ ne kotizis por la nuna jaro. Tiu dissendo ĉiujare rezultigas novan ondon de aliĝoj. La Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĉi-jare la fina nombro de individuaj membroj denove superos 6000, unuafoje post la jaro 2001.
UEA-membraro en 2012: malkresko sed tamen super 5000
Gazetaraj Komunikoj n-ro 492 (2013-03-21)
Malkresko de membroj defias UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 410 (2011-04-20)
Membrostatistiko de UEA en 2008: perdoj kaj kreskoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 318 (2009-03-22)
La membronombro de UEA turniĝis en kreskon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 129 (2001-07-10)