Kiel antaŭvidite, en decembro la kongresa administracio de UEA spertis plivigliĝon de la alfluo de aliĝoj al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno, ĉar ĝis la 31-a de decembro eblis aliĝi laŭ la plej favorpreza tarifo. En la lasta tago de la unua periodo ankoraŭ mankis plena bildo pri la nombro de aliĝintoj, ĉar la perantoj povos informi la Centran Oficejon pri la lastaj decembraj aliĝintoj nur en januaro. Ankaŭ ne ĉiuj aliĝoj, kiuj estis faritaj rekte al UEA per interreto, ne jam povis esti registritaj. Kreskanta uzo de la reta aliĝ-ebleco kaŭzas, ke ĉiam pli da kongresanoj aliĝas nur unu-du tagojn antaŭ laŭvica plialtiĝo de kotizoj.
La 31-an de decembro estis registritaj 850 aliĝintoj el 48 landoj. La unuan lokon okupis la gastiga lando Litovio kun 115 aliĝintoj, sed proksime sekvis Francio kun 103 aliĝoj. El Germanio oni registris 76 kongresanojn, sed post pli kompletaj informoj en januaro tiu nombro verŝajne estos konsiderinde pli granda. Japanio anoncis 60 kongresanojn, Nederlando 49 kaj Finnlando 43. En la provizora statistiko sekvas Danio kaj Pollando (po 33), Belgio (32), Ĉeĥio (31), Rusio kaj Svedio (po 30) kaj Italio (29). Inter ekstereŭropaj landoj, krom Japanio, plej multnombraj estis Usono (14), Israelo (13), Brazilo (12), Aŭstralio (9) kaj Irano (8).
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
105-a UK en Montrealo: multaj aliĝoj en Lahtio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 817 (2019-08-08)
Nova video-listo ĉe la jutuba kanalo de UEA montras, kiom mojosa estas la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 792 (2019-04-05)
Sekvu kio okazas dum la UK de via hejmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 625 (2016-07-24)
Urĝas aliĝi al la unua tutmonda KER-ekzameno!
Gazetaraj Komunikoj n-ro 451 (2012-04-22)