Ankaŭ en decembro la Estraro de UEA daŭrigis la konstruadon de la sistemo de komisionoj de UEA. En la Silvestra tago prezidanto Corsetti deklaris la rezulton de la kompletigo de la komisiono pri la Internacia Kongresa Universitato (IKU), al kiu pli frue jam estis elektitaj Hans Michael Maitzen, Humphrey Tonkin kaj Christer Kiselman, kiu funkcias ankaŭ kiel sekretario. Pliaj membroj fariĝis Sabine Fiedler (Germanio) kaj Wen Jingen (Ĉinio).
Pli frue estis elektitaj la komisionoj pri Rondo Familia kaj pri Agado en Balkanaj Landoj.
La agadon de Rondo Familia kunordigas estrarano Amri Wandel. Membras en la komisiono krome James Rezende Piton (Brazilo), Katarina Bodnarova (Aŭstralio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj Stefan MacGill (Hungario). Du komisionanoj havas specialan taskon: Piton redaktas la bultenon "Familia Esperanto" kaj MacGill estas komisiito pri la Internacia Infana Kongreseto.
La komisiono pri Agado en Balkanaj Landoj konsistas el la kunordiganto Aurora Bute (Rumanio) kaj la membroj Boriŝa Miliĉeviĉ (Serbio kaj Montenegro), Bardhyl Selimi (Albanio), Viktor Galeski (Makedonio), Grozdenka Filipova (Bulgario) kaj Samir Ribic (Bosnio kaj Hercegovino).
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)