La 22-an de decembro forpasis s-ro Zhang Qicheng, honora prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, eksa ĉefredaktoro de "El Popola Ĉinio" kaj ekde 1986 honora membro de Universala Esperanto-Asocio.
S-ro Zhang naskiĝis en 1913. Li eklernis Esperanton en 1928 kaj baldaŭ fariĝis unu el la plej elstaraj aktivuloj en la ĉina Esperanto-movado. En la 30-aj jaroj li kunfondis Ŝanhajan Esperanto-Ligon kaj redaktis la gazetojn "Ĉinio Hurlas" kaj "La Mondo". Post la ekesto de Ĉina Popola Respubliko li kunfondis Ĉinan Esperanto-Ligon kaj ĝian revuon "El Popola Ĉinio". Dum multaj jaroj li estis ĝenerala sekretario de ĈEL. En tiu funkcio li pretigis la aliĝon de ĈEL al UEA en 1980 kaj reprezentis ĝin kiel komitatano A ĝis 1989. En 2001 aperis lia esearo "Ĉina lingvo -- la riĉa kaj bela lingvo".
Kiel vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato s-ro Zhang havis ŝlosilan rolon en la organizado de la 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en 1986. Li povis partopreni ankaŭ en la inaŭguro de la dua UK en Pekino en 2004 kaj fari tie emocian paroladon, kiu fariĝis lia lasta movada elpaŝo kaj adiaŭo al la Esperanta publiko.
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (1925-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 830 (2019-10-10)
Forpasis Josef Kavka – scienca pioniro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 808 (2019-06-19)