En 1999 Unesko lanĉis kampanjon por kolekti subskribojn por Manifesto 2000, kiu estis iniciatita de grupo de laŭreatoj de la Nobel-premio pri paco. Origine la kampanjo celis daŭri nur en la jaro 2000, kiu estis proklamita kiel Internacia Jaro por Kulturo de Paco. Inter ĉiuj ne-registaraj organizaĵoj UEA -- kies tiujara kongreso en Tel-Avivo estis distingita de Unesko kiel Flagŝipa Evento de la Jaro -- estis unu el la plej aktivaj kolektantoj de subskriboj por la Manifesto 2000.
La ses bazaj principoj de Manifesto 2000 estas:
- Respekti ĉiun vivon;
- Rifuzi perforton;
- Dividi kun
aliaj;
- Aŭskulti por kompreni;
- Konservi la planedon; kaj
- Remalkovri solidarecon.
Ĉar la enhavo de Manifesto 2000 restas daŭre aktuala, Unesko decidis daŭrigi la kolektadon de subskriboj dum la tuta Internacia Jardeko por Kulturo de Paco, t.e. ĝis la jaro 2010. Pro tio estas ree malfermita la ebleco rete subskribi la Manifeston 2000 en la TTT-ejo de UEA ĉe la adreso:
http://www.uea.org/agadoj/projektoj/manifesto2000.html
Eblas ankaŭ peti paperajn ekzemplerojn de la Manifesto por kolekti
subskribojn ekz. en Esperanto-aranĝoj kaj lokaj grupoj kaj por poste sendi
ilin al UEA. Oni povas peti ilin ĉe <
UN 75-jara: kien nun? Invito al plua diskutado kaj kunplanado en MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 901 (2020-08-17)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)
La dua bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 846 (2020-02-02)
UEA engaĝiĝas por plurlingveco en scienca komunikado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 819 (2019-08-24)
La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 781 (2019-01-27)