Sub la titolo "Al nova internacia lingva ordo" aperis 239-paĝa volumo kun la aktoj de la 3-a Nitobe-simpozio de Internaciaj Organizaĵoj, kiun UEA organizis en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino en julio 2004. Ĝi estas redaktita de Lee Chong-Yeong kaj Liu Haitao kaj ĝia enhavo aperas en tri lingvoj: Esperanto, angla kaj ĉina.
La plej ampleksaj kontribuaĵoj en la volumo estas tiuj de Humphrey Tonkin ("Lingva egaleco en internaciaj rilatoj"), Michael Cwik ("Principoj por komunikado ene de multlingva komunumo kiel EU"), Kimiko Schwerin ("La bahaa vidpunkto pri mondaj lingvaj problemoj") kaj Lee Chong-Yeong ("Al nova internacia lingva ordo"). En la libro troviĝas ankaŭ elstaraj ĉinaj kontribuaĵoj al la problemaro de la simpozio. Ĝenerala direktoro Yang Guang el la Ŝtata Lingva Komisiono de Ĉinio, pritraktas la temon "La celo kaj stato de la homa civilizacio: egaleco kaj diverseco de lingvoj kaj kulturoj" kaj Su Jinzhu el la ĉina Ministerio pri Edukado la temon "Lingva egaleco sur la fono de lingva diverseco". Tre interesan studon pri potenciala rolo de Ĉinio por atingi lingvan egalecon en internaciaj rilatoj liveris Liu Haitao, ĉina lingvisto kaj kunredaktoro de la libro.
La libro "Al nova internacia lingva ordo" kostas 18,00 eŭrojn (plus afranko kaj, en EU, imposto de 6%). Plu haveblas ankaŭ la aktoj de la 1-a Nitobe-simpozio en Prago en 1996, "Al lingva demokratio", kies prezo estas 10,20 eŭroj.
La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero aperas kaj UEA daŭre serĉas sponsorajn organizojn per ĝi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 811 (2019-07-15)
Aperis la Dua Bulteno kun servoj (loĝado, ekskursoj, bankedo) por la 104-a UK, Lahtio 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 784 (2019-02-28)
Aperis nova libro - "Fundamento de la homaj rajtoj"
Gazetaraj Komunikoj n-ro 660 (2016-12-16)
Lingva simpozio traktis la celojn por daŭripova evoluigo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 611 (2016-05-03)
Aperis la aktoj de la Esperantologia Konferenco de la Rejkjavika UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 590 (2015-10-15)