De la 14-a ĝis la 16-a de oktobro la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhaes vizitis Florencon, la urbon de la 91-a UK en 2006. Prepare por kontrakto kun la kongresejo ili renkontiĝis kun ĝiaj reprezentantoj. Ili renkontis ankaŭ funkciulojn de la Florenca Kongresa Buroo, kun kiuj oni ĉefe diskutis pri loĝigaj kondiĉoj. La UEA-oficistoj vizitis ankaŭ sep agentejojn, el inter kiuj UEA elektos partneron por loĝigaj kaj ekskursaj servoj surbaze de iliaj ofertoj. Ili vizitis ankaŭ la planatan lokon por la infana kongreseto en la apuda urbo Prato.
Ĉe kelkaj renkontiĝoj ĉeestis ankaŭ prezidanto Renato Corsetti kaj la membroj de LKK de la 91-a UK Riccardo Pinori kaj Diccon Masterman. En Prato ĉeestis ankaŭ la LKK-ano pri la infana kongreseto Leonardo Pampaloni. Sabaton, la 16-an de oktobro Buller kaj Magalhaes partoprenis kunsidon de LKK, kiun gvidis ĝia prezidanto Aldo Grassini.
Francoj plejmultis en Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 240 (2006-08-10)
Novaj eldonaĵoj de UEA lanĉotaj en Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 238 (2006-07-24)
Konkurso por junaj oratoroj ankaŭ en Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 233 (2006-05-07)
En Florenco kunvenos la plej granda itala UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 233 (2006-05-07)
Jam pli ol 1300 registritaj por Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 225 (2006-01-27)