Inter siaj unuaj taskoj la nova Estraro de UEA devas dediĉi multan tempon al la funkciigo de la vasta strukturo de komisionoj kaj komisiitoj, kiuj helpas la Estraron sur plej diversaj agadkampoj. Same kiel la Estraro mem, ankaŭ la komisionoj kaj komisiitoj estas eleklataj por trijara periodo. Ĉar ilia mandato formale finiĝis je la UK en Pekino, necesis ekokupiĝi pri la rekrutado por tiuj funkcioj kiel eble plej rapide. Intertempe la Estraro jam faris la unuajn elektojn.
La Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA ricevis novajn prezidanton kaj sekretarion, respektive prof. Humphrey Tonkin (Usono) kaj Michela Lipari (Italio). Kunlabore kun la estrarano pri kulturo, Claude Nourmont, ili nun preparas proponon pri la ĵurio de la Konkursoj. En ĝi estos po tri juĝantoj por ĉiuj sep konkursaj branĉoj.
Kiel nova sekretario de la Internacia Kongresa Universitato estis elektita prof. Christer Kiselman (Svedio). La antaŭa multjara sekretario d-ro Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) plu membras en la komisiono. Nova membro fariĝis prof. Humphrey Tonkin.
Regionaj komisionoj fariĝis tre gravaj en la laboro de UEA. La plej malnova el ili estas KAEM, t.e. Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado. Kiel ĝia prezidanto estis reelektita Hori Yasuo (Japanio). Ĝia vicprezidanto estas Tran Quan Ngoc (Vjetnamio) kaj la aliaj komisionanoj Wang Ruixiang (Ĉinio), Lee Jung-kee (Korea Respubliko), Tariq Umar Chaudry (Pakistano) kaj Abdul Salam (Barato).
La funkciadon de la Komisiono pri la Amerika Agado kunordigas Atilio Orellana Rojas (Nederlando) kaj ĝi krome konsistas el Normand Fleury (Kanado), Rafael Despradel (Dominika Respubliko), Luis Raudón (Meksiko), Juan Ramón Rodríguez (Kubo), Mauricio Signonirini (Brazilo) kaj José Vergara (Ĉilio).
La kunordiganto de la Komisiono pri Agado en Oceanio estas Bradley McDonald (Nov-Zelando). Krome membras Mateo Maguire, Penny Vos Pym, Jonathan Moylan kaj Jennifer Bishop (ĉiuj el Aŭstralio), kaj Brian Fox (Nov-Zelando).
Al la trimembra Komisiono pri Agado Espero estis elektitaj Hans Bakker (Nederlando) kiel kunordiganto kaj Agnes Geelen (Belgio) kaj Atilio Orellana Rojas kiel membroj.
La Komisionon pri Esperanto en Radioj kunordigas Scott Redd (Usono). Membras en ĝi ankaŭ Emilio Cid (Brazilo) kaj Andreas Kueck (Germanio).
Wu Guojiang (Ĉinio) daŭrigos sian laboron kiel Komisiito pri Ĝemelaj Urboj kaj Aloísio Sartorato (Brazilo) pri la kampanjo "Esperanto en la Bibliotekojn". Lucas Yassumura (Brazilo) estis reelektita kiel Komisiito pri la Terminologia Esperanto-Centro. Reelektita estis ankaŭ Lilia Fabretto (Italio), kiu jam de multaj jaroj reprezentas UEA ĉe la Organizaĵo de UN pri Nutraĵo kaj Agrikulturo.
Pri aliaj komisionoj kaj komisiitoj la Estraro decidos poste.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)