Post sia elekto en Pekino la membroj de la nova Estraro de UEA decidis pri sia taskodivido, kiu baziĝas sur la agadkampoj, pri kiuj la estraranoj esprimis interesiĝon kaj pretecon, kiam ili ankoraŭ estis kandidatoj.
Prezidanto Renato Corsetti respondecas pri ĝenerala planado, eksteraj rilatoj kaj informado. Vicprezidanto Claude Nourmont transprenis la agadkampojn kulturo kaj kongresoj, dum la fakon de ĝenerala sekretario Ulla Luin difinas ŝia titolo. Same kiel en la antaŭa Estraro, Ans Bakker-ten Hagen respondecas en sia dua mandatperiodo pri financoj kaj administrado. Kiel plian respondecon ŝi transprenis la rilatojn kun TEJO. Maritza Gutiérrez González estas estrarano pri landa agado, dum Yu Tao aparte respondecas pri la agado en Azio kaj krome pri kreado de nova strukturo de Amikoj de Esperanto. Al konata tereno revenas Amri Wandel, kiu havas en sia dosierujo fakan kaj sciencan agadon, pri kiuj li okupiĝis ankaŭ en la Estraro de Lee Chong-Yeong en 1995-1998.
Neniu el la elektitaj estraranoj kandidatiĝis por informado, pro kio prezidanto Corsetti transprenis la estraran respondecon pri ĝi. Por malplipezigi lian ampleksan taskaron la Estraro elektis komitatanon Jukka Pietiläinen kiel specialan komisiiton pri informado por funkcii kiel la dekstra mano de la prezidanto sur tiu grava kampo.
CED reorganiziĝas sub nova estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 914 (2020-11-03)
Zlatko TIŠLJAR: nova Honora membro de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 898 (2020-08-08)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)
Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)