La 21-an de majo la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino (24-31 julio) nombris 1506 aliĝintojn el 50 landoj. Plej multe da kongresanoj liveras la gastiganta lando Ĉinio, de kie jam venis 712 aliĝoj, inter ili 5 el Tajvano. Kun 161 aliĝintoj forte reprezentiĝas ankaŭ Japanio. Almenaŭ 10 kongresanoj enskribiĝis el Francio (79), Germanio (69), Korea Respubliko (51), Italio (42), Rusio (33), Nederlando (30), Usono (25), Kroatio (24), Svedio (22), Vjetnamio (21), Britio (19), Brazilo (17), Aŭstralio kaj Litovio (po 14), Svislando 13, Finnlando kaj Irano (po 11), Belgio, Hispanio kaj Kanado (po 10).
Jam pli ol 1300 registritaj por Florenco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 225 (2006-01-27)
Pekino gastigos la plej grandan UK post Berlino
Gazetaraj Komunikoj n-ro 184 (2004-07-14)
Post Fortalezo kaj Gotenburgo, UK iros al Pekino kaj Vilniuso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 144 (2002-01-24)
Kongresanoj diskutis pri ponto inter Nordo kaj Sudo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 10 (1998-08-21)