La estraro de UEA en januaro-marto 2004 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas Gregoire Maertens, kiu de multaj jaroj estas ligita al tiu Institucio, Ilja de Coster, eksa estrarano de TEJO, Ivo Durwael, Ans Bakker ten-Hagen kaj Renato Corsetti. Temas pri estraro, kiu reprezentas ĉiujn tendencojn en la movado. Ĉi tiu nova estraro jam kunvenis kaj jam aljuĝis subvenciojn. Nun ĝi intencas relanĉi la tutan agadon de IH '68, konservante ĝian esencan trajton: IH '68 estas fondaĵo, kiu sekure konservas kapitalon kaj el la rento financas agadojn por Esperanto. Se vi interesiĝas kiel helpi la movadon finance pere de IH '68 (per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu skribi al ĝia estraro ĉe la adreso de la Centra Oficejo de UEA.
Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)
Pri TEJO kaj Biblioteko Hodler en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 379 (2010-05-15)
Institucio Hodler 40-jariĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 305 (2008-10-29)
Biblioteko hector hodler: esploroj por la estonteco
Gazetaraj Komunikoj n-ro 165 (2003-02-17)