La Sveda LKK zorgas ankaŭ por la esperantistoj, kiuj ne sukcesos veni al Gotenburgo. Ĉe speciale lanĉita nova retejo dum la daŭro de la tuta kongreso funkcios "Virtuala kongresejo de la 88-a UK".
En la retejo eblos konatiĝi kun Gotenburgo, la Kongresejo, legi la informojn, kiujn prezentas la Kongresa Kuriero, ofte eĉ pli frue ol en la presita Kuriero. I.a. oni planas regule aperigi la nombrojn de la aliĝintaj
kongresanoj. Aperos skizoj pri la programo, foje oni povos ankaŭ aŭdi fragmentojn de iuj prelegoj, vidi la fotojn.
La vizitantoj de la retejo povos sendi mesaĝojn al la kongresanoj, uzante la kongresan numeron kiel la adreson - tiu letero estos liverita surpapere pere de la kongresa Mesaĝtabulo.
Funkcios ankaŭ propra diskutejo pri la "Kongresa temo" en kiu la retaj partoprenantoj de la Virtuala UK povos kundiskuti pri lingvaj rajtoj kaj respondecoj.
Alia UK-novaĵo:
La sveda ĉefministro Goran Persson akceptis esti Honora protektanto de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo.
Laŭ informoj de Franko Luin
Prezidanto de la Respubliko Alta Protektanto de la 91-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 237 (2006-07-11)
La litova ŝtatestro Alta Protektanto de la 90-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 200 (2005-02-07)
El la Kongresa Komuniko pri UK en Gotenburgo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 158 (2002-09-16)
Post Fortalezo kaj Gotenburgo, UK iros al Pekino kaj Vilniuso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 144 (2002-01-24)
Ŝimon Peres Alta Protektanto de la 85-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 80 (2000-05-24)