Finfine ni havas agrablan novaĵon el la Centra Oficejo: konstruadaj fakuloj, kiuj esploris la domon komence de aprilo trovis, ke ĝi malgraŭ sia aĝo (ĝi estis kontruita en 1887-a jaro) restas fortika kaj eltenema.
Tio donas al la Asocio multe pli da spirospaco en la planado pri la estonto de la Oficejo kaj eventuala nova konstruaĵo. Ja laŭ la sama raporto la riparado de la nuna konstruaĵo ne plu kompareblas laŭkoste kun la konstruado aŭ aĉeto de tute nova oficejo kun proksimume samaj parametroj.
30-jara prizorgado de la UEA-domo festata
Gazetaraj Komunikoj n-ro 57 (1999-11-18)