La estraro de UEA ĵus voĉdonis por starigi novan fondaĵon, kies nomo klarigas ties funkcion: EDUKADO.
Ĝi estas fondaĵo por kolekti financan subtenon por la kampo de Edukado/Instruado. Ĝis nun la instruado de Esperanto (unu el la prioritatoj de la nun valida labor-plano) estis subtenata esence de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, ILEI, per sia negranda buĝeto kaj per la helpo, kiun UEA donis ĉiujare al ILEI el sia propra buĝeto.
Nun individuaj esperantistoj, kiuj opinias, ke gravas instruado de Esperanto kaj pli ĝenerale edukado pri Esperanto, havas plian eblecon direkti sian helpon al la ĝusta loko.
Kiel pri aliaj fondaĵoj oni povas indiki ke oni deziras, ke la donaco eniru la Kapitalon Edukado. En tiu kazo nur la rento estos uzata por elspezoj, dum la kapitalo restos por doni renton ankaŭ en postaj jaroj.
Nun, kiam ILEI provas lanĉi la duan periodon de la internacia instrua projekto INTERKULTURO, estas evidente, ke helpo (almenaŭ en la formo de lernolibroj por lernantoj en landoj je malforta ekonomia nivelo) estas ege necesa.
Oni povas donaci per la kutimaj konto de UEA kun la indiko "por Fondaĵo Edukado" aŭ "por Kapitalo Edukado"
Renato Corsetti
prezidanto de UEA
Mauro La Torre
prezidanto de ILEI
Deklaro de UEA kaj ILEI okaze de la Internacia tago de edukado, 24 januaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 843 (2020-01-22)
Mesaĝo de UEA okaze de la unua Internacia Tago pri Edukado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 779 (2019-01-24)
edukado.net aktiva dum la UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 336 (2009-08-03)
Lernu.net kaj Edukado.net diplomitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 296 (2008-07-28)