Dek Esperanto-bibliotekoj povas plivastigi siajn kolektojn helpe de Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kies subvenciojn UEA ĉi-jare disdonis por la kvina fojo. Pri la disponebla sumo de 1750 eŭroj konkursis 17 petintoj el 15 landoj.
Esperanto-libroj je la valoro de EUR 250 jam survojas al Kuba Esperanto-Asocio, Makedonia Esperanto-Ligo, Biblioteko "Hans Bakker" de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, Ukrainia Esperanto-Asocio kaj Venezuela Esperanto-Asocio. Subvencioj de EŬR 100 estis asignitaj al Saenzpenja Esperanto-Klubo (Argentino), Kultura Centro de Esperanto en Campinas (Brazilo), Kultura Esperanto-Centro de Tours (Francio), Esperanta Societo de Tenerife (Hispanio) kaj Esperanto-Grupo "Achille Tellini" en Bologna (Italio).
Ekde 1997 Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen subtenis 53 bibliotekojn el 31 landoj. Laŭ mondopartoj ili troviĝas en Afriko (4), Azio (8), Latina Ameriko (9), Okcidenta Eŭropo (16) kaj Orienta Eŭropo (16).
Petoj por la venonta aljuĝo devos atingi la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2002. Necesas sendi liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Se oni ricevos subvencion, la Libroservo de UEA sendos al la ricevinto librojn je la valoro de la asignita sumo. Oni ne subvencias akiron de diskoj, kasedoj k.a. ne-libraj varoj.
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)
70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 849 (2020-02-17)