La 83-a Universala Kongreso de Esperanto, kunvenanta en Montpeliero, Francio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 1998, kun 3133 partoprenantoj el 66 landoj,
— salutante la 50-an datrevenon de la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj, kies respekto estis kaj restas esenca kondiĉo de la
laboro por Esperanto,
— debatinte pri la nuntempaj ideoj
kaj laboroj de interregistaraj kaj neregistaraj organizaĵoj rilate
edukadon al paco kaj al reciproka toleremo, kun aparta atento al
mediteraneaj landoj,
— analizinte la kontribuon de la
Esperanto-komunumo, realan kaj potencialan, al tolerema, multkultura mondo,
ALVOKAS
— al Unuiĝintaj Nacioj, al ties instancoj, kaj al neregistaraj
organizaĵoj, ke ili donu pli grandan atenton kaj serĉu eblan solvon al la
problemo de la lingva dimensio de homaj rajtoj. Tiu dimensio estas tro ofte
preteratentata, kaj tiel la homa rajto plene kaj sendiskriminacie kompreni
kaj esti komprenata je internacia nivelo ne povas realiĝi,
— al
Unesko, ke kadre de ĝia LINGUAPAX-programo, ĝi konsideru instruadon de
Esperanto por eksperimenti ĝian valoron en la antaŭenigo de interkultura
edukado,
— al la landaj kaj fakaj organizaĵoj de la
Esperanto-komunumo, ke ili intensigu en ĉi tiu spirito kaj en la kadro de
Kampanjo 2000 siajn klopodojn por meti la internacian lingvon Esperanto kaj
ĝiajn valorojn je la servo de la evoluo de la nuna mondo en paco kaj
toleremo.
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
Kongresa rezolucio de la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 842 (2019-12-30)
Rezolucio de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 814 (2019-07-26)
Rezolucio de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 749 (2018-08-10)
Rezolucio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 584 (2015-08-04)