La unuan fojon, almenaŭ en la historio de la Esperanto-movado post la dua mondmilito, okazis kunveno en kiu estis reprezentataj ĉiuj signifaj partoj de la Esperanto-komunumo. En la unua kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-Komunumo en lundo, la 3-an de aŭgusto, ĉeestis kvindeko da asocioj grandaj (UEA, SAT, TEJO, ILEI, IFEF, AIS), mezgrandaj (asocioj de katolikoj, sciencistoj, kuracistoj, etnistoj, bahaanoj, komunistoj ktp) kaj malgrandaj (lokaj klerigaj centroj kaj aliaj asocioj).
Enkonduke prelegis Humphrey Tonkin, pri la konceptoj "movado", "komunumo" kaj "civito"; kaj Yves Peyraut, prezidanto de SAT, pri la nuntempaj sociaj taskoj de Esperanto-organizaĵoj. Skribe kontribuis Aleksander Korĵenkov, kiu pro personaj kialoj ne povis ĉeesti. La enkonduka prelego de Korĵenkov, titolita "Esperanto post la jaro 2000", jam aperis kiel la unua numero de la nova serio de "Diskutkajeroj" de UEA. Ankaŭ la prelegoj de Tonkin kaj Peyraut estos publikigitaj.
La ĉeestantaj asocioj prezentis sin kaj sian agadon. Sekvis vigla debato, kiu devigis la organizantojn plilongigi la renkontiĝon je unu horo.
La ĉefa rezulto de la kunveno estas la montro de granda preteco je du-flanka aŭ plurflanka kunlaboro inter la partoprenintoj, kio jam dum la venonta laborjaro devus doni siajn fruktojn en la formo de kunlaboraj aranĝoj inter fakaj asocioj. Oni krome decidis daŭrigi la ekziston de la Forumo en la nuna neburokrata maniero (prezidantoj aŭ estraroj rilatas inter si) kaj pritaksi la rezultojn dum la venonta UK en Berlino.
Pretiĝas nova forumo por UEA-membroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 797 (2019-04-17)
UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 777 (2019-01-21)
Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 769 (2018-12-04)
Konsilio kunlaboros kun la Estraro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 513 (2013-07-31)
Jam pli ol 3000 en la Facebook-komunumo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 473 (2012-09-26)