Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Bankkarta pag-formularo
Atentu! Ni estas transirantaj al alia kompanio kiu pritraktas la kreditkartajn pagojn por UEA. La kreditkartaj pagoj por UEA estos traktataj pere de la interreta pagoservo Stripe.

Ni invitas vin jam nun ekuzi la pagoservon Stripe. Tio garantias pli rapidan trakton de via pago. Ankoraŭ ni proponas dum kelkaj semajnoj la malnovan pagmanieron tra la ĝisnuna kreditkarta servo kiel vi kutimis trovi ĉi tie. Vi trovos la formularon por tio en la malsupra parto de tiu ĉi paĝo.
Elektu unu el la pagoligiloj ĉi-sube, depende de la celo de via pago.

La ligiloj malfermiĝos en nova fenestro.

 

Pagocelo Ligilo al la Stripe-pagejo Notoj
Donaco Stripe: donacoj sen aldonaj kostoj
Membriĝo (EUR) Stripe: membriĝo (EUR) sen aldonaj kostoj (aliaj valutoj: vidu sube)
Libroserva mendo Stripe: Libroservo sen aldonaj kostoj; klientoj ekster EU bonvolu pagi nur post definitiva konfirmo de la Libroservo pri la sumo
Kongreskotizo Stripe: UK-aliĝo sen aldonaj kostoj
Kongresa mendo Stripe: UK-mendo necesas aldoni 5% al la sendota sumo por kovri la transpagokostojn
Ekzamenkotizo Stripe: ekzamenoj bonvolu aldoni 5% al la sendota sumo por kovri la transpagokostojn
Alia celo / aldono UEA-konto (pago en eŭroj) Stripe: ceteraj pagoj necesas aldoni 5% al la sendota sumo por kovri la transpagokostojn
Pagoj en USD Stripe: pagoj en USD aldonu 5% (krom por membrokotizoj kaj donacoj)
Pagoj en CAD Stripe: pagoj en CAD aldonu 5% (krom por membrokotizoj kaj donacoj)
Pagoj en SEK Stripe: pagoj en SEK aldonu 5% (krom por membrokotizoj kaj donacoj)
Pagoj en CHF Stripe: pagoj en CHF aldonu 5% (krom por membrokotizoj kaj donacoj)
Pagoj en JPY Stripe: pagoj en JPY aldonu 5% (krom por membrokotizoj kaj donacoj)
  • Se vi loĝas en EU-lando vi povas eviti transpagokostojn pagante per banko. Sendu la sumon rekte en eŭroj (EUR) al unu el la bankokontoj de UEA.
  • Se vi loĝas ekster EU kaj sendas sumon pli altan ol ĉirkaŭ € 1000 (mil eŭroj), vi havos ofte malpli da bankokostoj sendante la sumon per banko. Ni rekomendas sendi la sumon ĉiam kun "dividitaj bankokostoj" (angle "shared costs" aŭ "SHA"). En tiu kazo la nederlanda banko subtrahos nur ĉ. € 12 disde la ricevota sumo. Aldone via propra banko povos kalkuli pliajn kostojn, sed almenaŭ vi povas tiel kalkuli kiom nete alvenos ĉe UEA. Kontaktu nin se vi bezonas helpon.
  • La 5%-a aldono kalkuliĝas ĉiam pri la neta sumo. Ekzemple: se vi volas ke ĉe UEA alvenu nete € 100, tiam sendu malnete € 105.
  • Klarigoj por klientoj de la Libroservo ekster EU: depende de la eventualaj aldonaj poŝtokostoj kaj haveblo de varoj en nia stoko la fina sumo por via mendo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi. Por eviti altajn bankokostojn ĉe eventuala aldonpago aŭ repago, ĉiam atendu la skriban konfirmon de nia libroservisto pri la definitive pagenda sumo. Klientoj en EU estas petitaj je tuja antaŭpago. Eventualajn aldonpagojn aŭ repagojn ni traktas ene de EU kutime per banko.

 

Ĉu la supre menciitaj ligiloj estas sekuraj?
  • 1. kontrolu ĉu via retumilo montras ke la ligilo estas sekura (ofte per simbolo de serureto).
  • 2. kontrolu ĉu la retadreso komenciĝas per https://buy.stripe.com/...
  • 3. kontrolu ĉu vi vidas en du lokoj la jubilean rekonsimbolon de UEA. En la paĝo por ekzamenpagoj vi vidos la jubilean simbolon de UEA kombinitan kun la KER-ekzamena simbolo.
Vidu la ĉi-suban bildon kiel ekzemplon.

Se vi havas ajnan dubon, ne pagu, sed kontaktu nin unue!

 

Aspekto sur larĝa ekrano:
Aspekto en poŝtelefona ekrano:

Daŭrigu ĉi-sube se vi volas ankoraŭ uzi la antaŭan (konatan) kreditkartan pagejon:

La formularo plusendas la bankkartajn informojn pere de sekura ĉifrita retkanalo inter via retumilo kaj la servilo de UEA por plua traktado de la Financa fako de UEA. La submetitaj informoj ne estas konservataj en la retejo.

Mia UEA-kodo estas: ← Se vi havas kaj memoras, bonvolu indiki.

Personaj informoj pri la kart-posedanto:

Pago-celo:

Akompanaj notoj, klarigoj:

Mi pagas al la CO de UEA/TEJO:

Atenton! Bonvolu aldoni 5% por administraj kostoj de karta transpago, se vi pagas pere de Amex-karto aŭ se vi venas el lando ekster EU. UEA-membroj el Eŭropa Unio estas petataj aldoni similan sumon libervole, por kovri la kostojn de la pagmaniero.

Mi pagas per banka karto:

Numero: 

Karta kontrolnumero: (3 ciferoj dorse de Visa/Mastercard-karto, 4 ciferoj fronte por Amex)

valida ĝis: J: M:

Submetante la formularon mi akceptas, ke UEA por la administraj kaj librotenaj celoj registras la supre donitajn datumojn elektronike (ne en la retejo!) kaj uzas ilin konforme al la regularo pri datumprotekto.
Supren
UEA, 2026