Personoj kiuj havas kurantan bankokonton en la SEPA-regiono* povas rajtigi UEA-n debeti la bankokonton de la pagonto por difinita celo. Oni faras tion per Mandato por SEPA-debetigo. Oni povas doni al UEA rajtigon por unufoja enkasigo aŭ rajtigon kiu daŭre validas por ripetaj pagoj. La celon de la pagoj indikas la pagonto mem sur la formularo de la mandato.
Kvankam ĉi tiu servo funkcias por preskaŭ ĉiuj kurantaj bankokontoj en la SEPA-regiono, ni rimarkis ke ne ĉiuj bankoj tuj akceptas la SEPA-debetigojn. Se antaŭe vi neniam uzis ĉi tiun pagmanieron aŭ se vi ne certas ĉu via banko kutimas akcepti aŭtomatajn SEPA-enkasigojn, bonvolu informiĝi ĉe via banko pri la eblecoj kaj eventualaj kostoj antaŭ ol vi uzos ĉi tiun pagmanieron. Oni povas uzi nur kurantajn bankokontojn por SEPA-pagoj, do ne ŝparkontojn.
Centra Oficejo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176
NL-3015 BJ Rotterdam
Informoj de la enkasiganto:
Informoj de la paganto:
Informoj pri la pagoj:
Kiam la Centra Oficejo ricevas subskribitan mandaton, ĝi donas unikan mandatnumeron al ĝi. Tiun mandatnumeron via banko mencios en viaj kontoenskriboj ĉe la sumo pagita al UEA, kun indiko de la identigonumero de UEA (vidu supre). Per la antaŭaverto kiun UEA sendos al via retadreso (aŭ poŝtadreso) vi povas ĉiam identigi iun pagon en viaj bankenkskriboj kiel pagon menditan de UEA.
Kiam vi malkonsentas pri debetita sumo, aŭ kiam antaŭ la venonta debetigo vi volas nuligi aŭ ŝanĝi ĝin, ni petas ke vi kiel eble plej baldaŭ kontaktu la Financan Fakon de UEA (financoj@co.uea.org) por nuligo, korekto aŭ eventuala repago. Anstataŭ kontakti la Financan Fakon de UEA vi povas ankaŭ peti de via banko malfari la enkasigon ene de 8 semajnoj post la dato de enkasigo. Informiĝu ĉe via banko pri detaloj rilate al malfaro de enkasigoj.
Kiam iu plendas ĉe sia banko pri pago por kiu UEA estus malĝuste mendinta enkasigon, la banko de la plendanto povas peti de UEA montri kopion de la mandato surbaze de kiu la pago estas farita. Por la bankoficisto kiu en tiu kazo legus la formularon ni elektis meti tradukon en la angla apud la Esperanta teksto. Se montriĝus bezono, la Centra Oficejo disponigos la mandatformularojn ankaŭ en aliaj lingvoj de la SEPA-landoj.
Listo kun ĉiuj fondaĵoj de UEA al kiu oni povas donaci troveblas ĉi tie: https://uea.org/alighoj/donacoj.
La SEPA-landoj estas ĉiuj landoj en Eŭropa Unio plus Islando, Liĥtenŝtejno, Monako, Norvegio, Sanmarino kaj Svislando. La enkasigoj ne funkcias por bankokontoj en aliaj landoj.