La antaŭa kotizsistemo evoluis en alia epoko. La nova sistemo estas pli justa kaj pli subtenema al esperantistoj de ekonomie malfortaj landoj. La ĉefaj kategorioj en la malnova sistemo estis MJ (Membro kun Jarlibro) kaj MA (Membro-Abonanto). MJ-kotizo en la plej ekonomie malfortaj landoj estis 13 EUR. La nova kategorio Baza Membro (MB) startas de 2 EUR, kaj estas nur 7 EUR en granda aro de iom pli bonstataj landoj.
La plej alta kotizo de Baza Membreco estas 44 EUR, tio estas malpli ol 4 EUR monate. Se tamen tioman sumon pagi malfacilas, estas du eblaj solvoj:
La Jarlibro ne plu estos eldonata papere. La informojn en la Jarlibro ni daŭre disponigos al la membroj per la reta membrospaco. (UEA provizore planas aperigi Almanakon de UEA ĉiun trian jaron, kun ampleksa superrigardo de la movado. Ni informos ĉiujn membrojn pri la detaloj kiam ili konkretiĝos).
Dumvivaj membroj ne plu ricevos paperan Jarlibron, sed ili povos dumvive aliri la Delegitan Reton en la retejo de UEA kaj dumvive ricevi aliajn servojn de UEA.
Por junaj membroj estas specialaj rabatoj: 75%-a rabato ĝis 19 jaroj, kaj 50%-a inter la aĝoj 20-25. Tio signifas bazan kotizon de nur 1 eŭro jare en la plej malriĉaj landoj, kaj signifan ŝparon en multaj aliaj landoj kompare kun la malnova sistemo.
Por ricevi ĝin papere, junuloj povas:
Tamen, por pluraj sufiĉas elektronika versio de Kontakto kaj tiu estas garantiata.
Dumvivaj Membroj kun Jarlibro (DMJ) daŭre ricevos la revuon Kontakto papere. (I.a. eblas fariĝi DMJ ĝis la 31-12-2018 laŭ la malnovaj tarifoj kaj vi ricevos la revuon Kontakto, se vi estas en TEJO-aĝo).