La redaktoro de TEJO-aktuale pardonpetas pro lastatempaj malfruoj, kiujn okazigis akuta persona tempomanko. Per tiuj malakurataĵoj ni ne nur malrespektis la fidon de niaj legantoj, sed ankaŭ la fidon de la perantoj de anoncoj, kies kontribuaĵoj ne povis ĝustatempe dissendiĝi. Por informilo, kiu portas en sia nomo la vorton "aktuale", tio kompreneble ne estas akceptebla. Ni ne nur ĵuras al niaj legantoj, ke TEJO-aktuale baldaŭ aperos en la kutima ritmo, sed ankaŭ fieras anonci, ke TEJO-aktuale post nelonge ekaperos en pli moderna kaj alloga dezajno.