Por la IJK 2016 en Vroclavo ni ŝatus proponi al vi temon dediĉitan al reta aktivado de neregistaraj organizoj. Temos interalie pri:
- Komunikado (iloj kaj strategioj de komunikado, kiel konstrui komunumon, mezurado de efikoj)
- Teamlaboro (iloj kaj manieroj de kunlaboro, strukturigado)
- Reta ĉeesto (modernaj retpaĝoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, retaj grafikaĵoj)
- Edukado (iloj kaj manieroj de reta trejnado)
- Monakirado (amasfinancado, kaj aliaj manieroj sukcese akiri monrimedojn en reto)
- Sekureco (kiel sekure uzi retajn ilojn, kiel stoki kaj administri datumojn)
La preparoj daŭros publike ĉe https://trello.com/b/jQ2akNyF/ijk2016-aktivado Ni invitas vin kontribui. Aktivu! Se vi ne kunfaros - ne okazos! Prepari 15 minutan prelegon ja ne komplikas. Tial ne hezitu kaj tuj sinproponu al tomasz.szymula@pej.pl.