La 101-a Universala Kongreso de Esperanto estos unu el la plej junecaj delonge! Danke al la engaĝiĝemo de multaj gejunuloj en la Loka Kongresa Komitato estos organizita - kiel parto de la Universala Kongreso, kiu okazos en Nitro de la 23-a ĝis la 30-a de julio 2016. La programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, la sola partoprenkondiĉo estas, ke partoprenantoj sentu sin junaj spirite. La programeroj okazos en la konstruaĵo A. Bernolák, kiu estas inter la tranoktejoj mendeblaj per la kongresa mendilo. Nepre ne maltrafu la informojn, kiujn la organiza teamo pere de sia Facebook-paĝo. Eĉ pli da detaloj vi trovos sur la retejo, kie estas spekteblaj ankaŭ la invitaj videoj.