Post la pasintdecembra demisio de la antaŭa prezidanto de la Akademio, Christer Kiselman, pro disputoj pri nova statuto kaj pro malkontento pri la retaj diskutoj Akademiaj, nun elektiĝis nova estraro. Laŭ oficiala komuniko ĝin prezidos Probal Dasgupta, eksprezidanto de UEA. Krome anos en ĝi du vicprezidantoj Brian Moon kaj Otto Prytz, kaj la sekretario Renato Corsetti. Dasgupta estos ankaŭ direktoro pri prononco. Kiel aliaj direktoroj estis elektitaj Orlando Raola (faka lingvo), Sergio Pokrovskij (gramatiko), Markos Kramer (ĝenerala vortaro), Anna Lowenstein (kontrolado de lerniloj), Alexander Shlafer (lingva konsultejo), Paul Gubbins (literaturo), Carlo Minnaja (historio de la Akademio), Nguyen Xuan Thu (homaj nomoj).
Laŭ artikolo aperinta en liberafolio.org.