La unua ĉi-jara numero de Kontakto jam legeblas rete. Richard Delamore, fama Esperanta jutubisto kaŝnome konata kiel Evildea, respondis al la redaktoro demandojn pri la kanalo, ĝia futuro, la malantaŭkulisa laboro de jutubisto kaj multe pli. La numeron superregas la kovrila temo Literaturo, al kiu estas dediĉitaj kvin artikoloj. Allogaj estas ankaŭ la konstantaj rubrikoj: Kontaktek prezentas novaĵojn el la teknologia mondo, inter aliaj konsilojn por krei perfektan pasvorton, István Ertl dediĉas sian Tiel la mondo … al la konstanta streso nunepoka, kaj Viktoro Solé en Blaga Blogo priskribas - aparte ĝuinde por hipokondriuloj - sian timon surdiĝi. Ensalutinte en uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=kto1_16.