La februara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas en la retejo de UEA. Malfermas la revuon artikolo de ĝia ĉefredaktoro Fabrício Valle titolita “Per reto nova, plurisme kaj laŭ multaj vojoj”, en kiu li priskribas la movadan rolon de UEA en la interreta epoko. Krome legindas la artikolo “Ni bezonas jure sendependan TEJO-n”, en kiu la Prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, klarigas, kial laŭ li jura sendependeco necesas por la eksteraj rilatoj de TEJO. En la rubriko DekDemandoj ĉi-numere gastas Lu-Wunsch Rolshoven, la prezidanto de EsperantoLand, asocio konata pro organizado de internaciaj renkontiĝoj. Utilajn konsilojn trovos recenzemuloj en la artikolo “La arto recenzi” de Sten Johannson: La konata Esperanta aŭtoro prezentas al tiuj bazajn gvidliniojn por la verkado de recenzoj, dum la legantoj fariĝos pli postulemaj konsumantoj. Ensalutinte en la retejo de uea.org, vi povas elŝuti la numeron ĉe: http://uea.org/l/?prenu=eo_feb16.