La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. La limigita dormo-spaco en la Centra Oficejo de UEA momente malfaciligas la akcepton de volontuloj. Tamen volontulaj laborfortoj estas nepre bezonataj sur la diversaj agadkampoj de UEA, kaj multaj esperantistoj pretus labori volontule por UEA en Roterdamo. Laŭ la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, la plivastigon de la Volontula Servo ebligos la haveblo de eŭropaj subvencioj. Por financi la aĉeton UEA lanĉos tutmondan donackampanjon. Ne nur donacoj etaj kaj grandaj estos akceptataj, sed ankaŭ pruntedonita mono je malgranda aŭ nenia interezo. Teamo de oficistoj sub la gvido de Veronika Poór, Vica Ĝenerala Direktoro de UEA, esploros pri taŭgaj loĝejoj en Roterdamo. Por ricevi pliajn informojn, bonvolu retleteri al: domo@co.uea.org. Donacojn eblos fari tra la kontoreto de UEA. Vidu: http://uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu aldoni la priskribon: Konto voldom.