Universalaj kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekkoni novajn. Cele al prilumo de tiu aspekto de la kongresa vivo, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj traktantaj tiun fenomenon. La aŭtoroj de la plej popularaj filmoj ricevos senpagan kongresaliĝon por siaj amikoj. Formalaj aliĝkondiĉoj ne ekzistas, necesas nur alŝuti filmeton al la sociretejo Facebook kaj aldoni la kradvorton “#uk2016amikeco”. Al la kreemo de la partoprenantoj oni ne metas ajnajn limojn, krom pri la lingvo (la filmo devas esti en Esperanto) kaj pri la daŭro (ne pli ol 3 minutoj). La filmojn oni povos alŝuti ĝis la 31-a de marto, la gajnintoj estos anoncitaj je la 4-a de aprilo.