TEJO urĝe bezonas komisiiton pri Landa kaj Regiona Agado en Azio! Esti aktiva en TEJO donas al vi ŝancon renkonti multajn junajn aktivulojn el aliaj landoj, ekhavi spertojn, kiuj utilos al vi ankaŭ poste, kaj progresigi la celojn kaj idealojn de la Esperanto-movado. Kiel komisiito de TEJO vi kontribuos al la bonfarto de la organizaĵo. Flegado de Esperanta landa kaj regiona agadoj ludas gravan rolon en la movado, kio igas vian kunlaboran des pli altvalora kaj esenca. Se vi interesiĝas, jen prezentiĝas ideala momento paŝi antaŭen kaj ekaktivi! Detalojn pri la posteno trovu ĉe: http://tejo.org/2016/02/alvoko-por-nova-komisiito-pri-landa-agado-en-azio/